Roko de Caiseal | |||
---|---|---|---|
burgo • arkeologia loko | |||
Geografiaj informoj | |||
Lando | Irlando | ||
Geografia situo | 52° 31′ 12″ N, 7° 53′ 24″ U (mapo)52.52-7.89Koordinatoj: 52° 31′ 12″ N, 7° 53′ 24″ U (mapo) | ||
| |||
Retadreso | http://www.heritageireland.ie/en/south-east/rockofcashel/ | ||
La roko de Caiseal (angle rock of Cashel kaj irlande Carraig Phádraig), apud la urbo Caiseal, ĉirkaŭ 20 km norde de An Chathair (Cahir) en la graflando Tiobraid Árann (graflando Tipperary) en Irlando, estas unika monumento de la Irlanda historio.
La monto altas 65 m kaj estas rigardata kiel la signo de Irlando. Kiel setlejo de feoj kaj spiritoj ĝi iam estis adorata en la antikvo.
En la 4a jarcento la klano de Eoghanachta, pli poste MacCarthys, konkeris la rokon kaj konstruis tie sian sidejon. Tiu loko donis superrigardon trans la ĉirkaŭanta lando kaj tial tiu monteto estas de strategia signifo.